Kazi Nazrul Islam | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1899 en Churulia, Bengal Presidency, Brita Hindio |
Morto | 29-an de aŭgusto 1976 (77-jaraĝa) en Dako, Bangladeŝo |
Mortokialo | Pick disease (en) |
Tombo | Mausoleum of Kazi Nazrul Islam (en) 23° 44′ 06″ Nordo 90° 23′ 41″ Oriento / 23.735074 °N, 90.394734 °O (mapo) |
Lingvoj | bengala |
Ŝtataneco | Bangladeŝo (1976–1976) Dominio de Barato Barato (–1976) Brita Hindio |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Kazi Sabyasachi (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto kantisto verkisto tradukisto soldato |
Verkoj | Notuner Gaan Mrityukshuda Agniveena Bandhan Hara Bisher Bashi Sanchita Dolan-chanpa |
TTT | |
Retejo | http://www.nazrul.org/ |
Kazi Nazrul ISLAM (bengallingve কাজী নজরূল ইসলাম; naskiĝis la 24-an de majo 1899 en vilaĝo Ĉurulia; mortis la 29-an de aŭgusto 1976 en Dako) estis unu el la plej gravaj modernaj poetoj bengalaj kun fajra kaj tragike tranĉita vivo. Kvankam multe malpli konata internacie ol Rabindranath Tagore, li estas samtiom respektata, kaj tiomgrade influis la bengalan spiriton kiel tiu lasta. Li estis kromnomita la "ribel-poeto", kaj honorita kiel "nacia poeto" kiam ekestis Bangladeŝo.
Li estis poeto, gazetisto, politika aktivulo, muzikisto, ankaŭ en kinarto li krome aktoris kaj reĝisoris.
La plej furoran parton de sia verkaro konsistigas la pli ol 2000 kanzonoj, kiujn li verkis kaj enmuzikigis, kaj 1000 el inter ili li kantis kaj surdiskigis mem. Tiuj daŭre estas kantataj kaj registataj de dekoj inter la plej elstaraj bangalaj kantistinoj kaj kantistoj, kaj konsistigas eĉ apartan muzikan genron bengalan: la nazrul-gîti!
Lia poezio, kun ties vibraj ritmoj kaj senrespektaj temoj sentigas efektan kontraston kontraŭ tiuj de Tagore (kvankam li admiris kaj respektis la maljunan poeton, kiu mem tre aprezis la junan, kaj kiam tiu estis malliberigita dediĉis subtene verkon al li). Li uzis temojn kaj vortaron ankoraŭ neniam uzata en la bengala poezio antaŭ li. Per beletro, gazetado, kaj politikado, li oponis al la fremda rego (tiu de Britio super Hindio) kaj koloniismo, sed ankaŭ al religia ŝovinismo kaj religia fundamentalismo (kvankam islamano, li edziĝis la 24-an de aprilo 1924 hinduan virinon el brahmana familio: Promila Devi). Ankaŭ la de li uzataj formoj estis hindi-tipe sinkretismaj : Li uzis sanksritajn kaj arabajn versojn tiom bone kaj facile kiom tradicie bengalajn, li aludis je hinduaj mitoj tiombone kiom persaj poeziaj temoj, kaj instigoj naskitaj de la Rusa Revolucio de 1917
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search